11 mayo 2005

DIVERSECO - DEFIO, NE MINACO

Esperanto estas, denaske kaj laŭdifine, invito konatiĝi kun la Alia. Diference al etnaj lingvoj, kiuj estas iloj - kvankam plej ofte, tamen nur - akcesore uzataj por tiu celo, nia idiomo estas elplanita por ĝuste tiu funkcio. Demandeblas kiagrade la Iniciatoro mem konsciis pri tio: ĉu, volvita en la miton de l’ moderno, li havis antaŭ la okuloj precipe iun (senduban, sed des pli deziratan) homaran samecon kiun la lingvo esprimu, aŭ ĉu li dekomence konceptis sian instrumenton kiel helpilon malkaŝi aliecojn…?

Fakte, malgravas la intenco kaj esencas la reala senco: se Esperanto eble pretervole fariĝis rivelilo de malsamo, tiam ĝi estas plia en tiu vico de homaraj progresaĵoj kiuj evoluis el alicelaj inventoj - fenomeno cetere ilustrita de Umberto Eco en sia La serĉado de la perfekta lingvo.

Ankaŭ el la vidpunkto de la fina rezulto, estas malesenca la ĉefmotivo de individuo decidinta lerni la Internacian Lingvon: ĉu emo al lingva kuriozaĵo, ĉu pure mensa altiriĝo al brila produkto de pura racio, ĉu konsideroj elstare praktikaj kiel vojaĝ-faciligo: la fina efiko estas, kvazaŭ neeviteble, konfrontiĝo kun tiu Alia kiu samtempe malkaŝas kaj maskas sian identecon uzante la lingvon saman.

Malkaŝas kaj maskas? Kio el la du plie okazas? Komparo helpu nin malkovri.

Lernante etnan lingvon, oni ideale atingas iun gradon preter kiu nepras ekkonadi kaj - eventuale nur portempe, porokaze - eĉ alproprigi kiom eble plej multajn identerojn de la tiulingvanoj. (Ni lasu nun ekster konsidero - ni revenos al tio - ke identecon nur parte konstruas lingvo.) Parolante lingvon etnan, oni klopodu scii kiel ties parolantaro konceptas tempon kaj spacon; kielas ties socia strukturo; kiaj klimato, okuparo, religio, manĝkutimoj, kaj longe tiel plu, stampis la manieron laŭ kiu la lingvanaro sin esprimas.

Sen tia kono, oni restas sur la - laŭdinda, kaj ofte ja sufiĉa - nivelo de turismaj frazlibroj. Kun tia kono, oni ne fariĝas sed maskas sin tiulingvano: des pli sukcese ju pli da konoj akumulitaj.

Komunikante per etna lingvo, do, ne eblas eviti la neceson iom koni la historian heredaĵon kiu en signifa parto difinas la konscion de tiu denaska (“normala”?) parolantaro kaj kunmodlas ties esprimilon. Ĉu tio ĵus dirita validas ankaŭ kaze de lingvouzo transkultura, misnomata “internacia” (ja interpersona!), kiam A- kaj B-lingvanoj komunikas per lingvo C? Grandparte, jes: la valido malpli dependas de la komunik-situacio ol de la komunik-kvalito, proporcia al la intelekta investo en lingvolernadon. Ekzemple, senmaraj hungaro kaj mongolo bone lernintaj la anglan eble uzos esprimojn kondiĉitajn de la riĉa naviga pasinteco de la Brita Imperio: get one’s bearings, go by the board, safe haven…

Alparolante iun Alian ne per sia, sed per ties aŭ alies lingvo, oni normale ne celas prezentadon (“malkaŝadon”) de sia identeco, jam pro tio ke aliaj lingvoj ol la sia povus esti laŭdifine nur sekundaraj por tiu funkcio. Kio pli fremdig-efika ol klopodo alilingve klarigi la vortumajn kutimojn de nia grumblema avo, aŭ, eĉ, la recepton de nia ŝatata plado? Hungar-origina verkistino franca titolis franclingvan romanon pri sia naskiĝ-landa postadolesko V. O., versio originala, fingromontrante la paradokson ke en la romano, laŭ ŝia diro, “la franca lingvo ludas la rolon de la hungara”, kvazaŭ ŝi estus “dublinta sian vivon franclingven”.

Sed, ĉefe, la komunik-situacio mem kutime ne favoras identeco-montron, ĉar en alilingva komunikado ni instinkte serĉas ne diferencigojn, sed komunan denominatoron, kundivideblan spertobazon sur kiu konstrueblas la pluo de la kunparolo. (Kaj dume ni, kun sinĝena rideto, forŝovas mens-angulen aludojn proprakulturajn, citaĵojn nialingve komune konatajn, eĉ iujn mangestojn kaj mienojn, ĉiuj el kiuj tiom taŭge apogus nian argumenton - se nur tiu Alia komprenus.)

Ni venu al la komparo supre anoncita: kiel ĉi tiuj faktoroj funkcias, aŭ funkciu, kaze de komunikado Esperanta?

La grumbloj de nia avo, la recepto de nia plado ankaŭ en Esperanta traduko sonos fremdecaj - sed nur al ni mem.

Por aliaj E-lingvanoj temos simple pri pluaj eroj de ilia Esperanta spertaro, kiuj ĝin samrange konstituas kiel la kontribuoj de ajna alia membro de la lingvokomunumo. Kaj ni mem aliros alies personajn alportaĵojn kun sama sinteno, ĉar - almenaŭ principe - nenies spertoj havas ian privilegie plian hejmecon en la Esperanta realo transreala.

Ni ĉiuj tradukas nin en Esperanton, ni ĉiuj peras, filtras nian propraĵaron en la komunan transkulturaĵon. Nia reciproka fremdeco konstruas nian malfremdecon.

Vi diros: jes, sed la denaskuloj? jes, sed raŭmismo? jes, sed la fakto ke ĉi tiuj ideoj mem estas Esperante formulataj kaj pensataj, ne perataj? Ĉu pro ĉio ĉi, kaj alikiale, ne estas tamen tiel ke Esperanto ja trudas al ni iagradan samecon, surmetas al ni maskon de Esperanta komuneco, rezignigas al ni gravajn erojn de niaj identecoj? Kaj ke, kaze de esence pli larĝa disvastiĝo de nia lingvo, des pli okazos tiel?

La lastan demandon prognozan, kvankam ĝi traktinde trapensendas, ni nun lasu ekster konsidero. Rilate la Esperantan nunon, sendubas ke 115 jaroj estas skafaldintaj imponan konstruaĵon propran, kies etaĝojn nov-venanto al nia lingvo povas konkeri unu post alia. Povas; ne devas.

Same kiel la dek ses reguloj estas - kiel vortumis Auld - “dekses permesaĵoj”, tiel ankaŭ nia kulturo ne estas, kaj ne estu, ekskludejo sed akceptejo. Estas pli ol krimo, ja eraro, krei superstrukturojn emfaze sur la - ĉiam nur krome kaj aldone ekzistanta - Esperanta identeco. Imiti ŝtaton egalas al forĵeto de nia ekzist-rajtiga preterŝtateco; meti sur piedestalon nian Esperantan apartecon estas redukti nian universalan potencialon al konkreto partikulara. Ŝlosilaj vortoj, male, estas “gasto” kaj “gastigo”, ripete ideataj de Daŝgupto. La defion de la homara diverseco la esperantistaro respondu ne per rigidigo de ia propra maldiverso identec-fortiga, sed persistante pri sia supla, konstante rol-ŝanĝa sistemo de intergastado kaj -gastigado, kiu estas al ĝi “denaske” propra. Kompreneble, ĉiu el ni liberas difini principarojn, regularojn por lim-marki propran terenon en la tutmonda Esperanta spaco kaj inviti tiuspacen respektontojn de tiuj principaroj kaj regularoj. Ankaŭ tio estas gastigado - sed gastigado kiu memorigas pli la traktadon de eksterŝtatano fare de ŝtata burokratio ol hejmecan ĉesidon ĉirkaŭ komune homara fajro. Al nia tradicio pli konvenas la konduto de gastiganto kiu bonvenigas gaston sen starigi kondiĉojn, kaj de gasto kiu reciprokas la bonvenigon per siaj proproj pozitivaj.

Necesa kaj sufiĉa kondiĉo por tiu intergastado estas, evidente, la kunhavo de komunik-kodo, la scipovo de komuniga Esperanto. Postuli ion preter tiu komunaĵo egalas al la ĵus dirita lim-markado.

Sed ĉu ni tute rezignu, iu povus demandi, pri la nelingvaj eroj de Esperanta identeco? Kaj entute, kiuj estas tiuj eroj?

Reciproka toleremo, scivolo pri la alieco de la alia, preteco rekonsideri siajn starpunktojn sub influo de la alia - ni povus respondi, sed ĉi tiuj ecoj ja ŝajnas korolariaj al la fidinde universala principo de gast(ig)ado. Ĉi tio ne ekskludas (estus freneze eĉ pensi pri ekskludo) la iompostioman, kaj evidente dekomence okazantan, konstruadon.de.komune Esperanta valoraro - sed tiuj valoroj ne rajtas funkcii kiel difiniloj de unuopula aparteno al nia komunumo. Ni aŭdacu diri ke valoroj povas esti postulatoj nur por la esperantistaro kiel tuto, sed ne por individuo: ĉar Esperanto povas plenumi sian klerige progresigan taskon ĝuste se ĝi peras - ne trudas - valorojn, anstataŭ prediki al konvertitoj.

Mi kredas ke la forteco de nia tradicio kaj de nia komunumo ebligas al ni plenumadi tiun taskon, evitante apartiĝemajn enfermiĝojn. Diverseco estas ne minaco; ĝi estas defio.

Iŝtvan Ertlo [Istvan Ertl], hungaro - revuo "Esperanto" - decembro 2002

No hay comentarios.: