21 enero 2006

LA VIVO DE ZAMENHOF

Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859, en la pola urbeto Bialystok, apartenante tiutempe al cara Rusio. Lia patro Marko Zamenhof estis lingvoinstruisto, ankaŭ la avo estis lingvisto.

La juna Zamenhof jam frue interesiĝis pri lingvoj. La ideon de mondlingvo naskis en li la lingva antagonismo de la kvarlingva loĝantaro. En tiu urbo Zamenhod ĉiutage spertis, ke poloj, germanoj, judoj, kaj rusoj vivas en daŭra kverelo inter si. Lia penso estis, ke tiuj homoj povus vivi pace, se ili komprenus unu la alian. Tiu ideo igis lin, la gimnazianon, pretigi planon de internacia lingvo. En la jaro 1878 li jam havis pli-malpli preta sian lingvoskemon: Lingwe Universala, kies adeptoj estis liaj kunlernejanoj.

Ĝis tiam lia patro aprobis, aŭ almenaŭ ne malhelpis tiurilatan "ludon" de sia filo, sed poste timigita de kelkaj amikoj, li promesigis sian filon ne okupiĝi pri la afero ĝis la fino de siaj universitataj studoj. La patro, opiniante, ke li devas gardi sian filon kontraŭ denova vana laborado de tiaj lingvaj kimeroj, bruligis poste la manuskripton.

De 1879 ĝis 1885 li studadis medicinon en la universitato de Moskvo kaj de Varsovio. Post la ricevo de sia diplomo kuracista li laboradis en diversaj urboj. Dume li rekomencis siajn lingvajn laborojn malgraŭ la bruligo de la manuskripto de la gimnaziaj provadoj, li havis ja la tuton en la kapo. Nature, tiu lingvo multe diferencis de la unuaj provadoj; li, post fundatralaborado, havis ĝin preta en la jaro 1887.

Intertempe - jam post kvarmonata kuracista praktikado- li konvinkiĝis, ke li estas tro impresema vid-al-vide al la suferoj de malsanuloj, precipe de mortantoj -kaj esperante pli bonan vivtenon kiel specialisto- li decidis iĝi okulisto. Li studis tiun fakon en Varsovio kaj en Vieno. Fine de 1886 li komencis la okulistan praktikadon en Varsovio.

Tie li konatiĝis kun Klara Silbernik, ili baldaŭ iĝis gefianĉoj. Lia fianĉino ne nur tutkore simpatiis kun la vivcelo de Zamenhof, sed ŝi ankaŭ helpis kune kun sia patro en la realigo de liaj revoj, disponigante la necesan sumon, sian tutan doton, por eldono de la unua broŝuro en kvar lingvoj en julio 1887. En aŭgusto de la sama jaro ili geedziĝis.

El tiu edzeco naskiĝis du filinoj kaj unu filo; Adamo (1888) kaj Lidia (1904) iĝis fervoraj aktivuloj de la movado. Ankaŭ tri fratoj de Zamenhof estis fervoraj esperantistoj.

Lia tuta vivo, sed precipe la unuaj jaroj, estis kontinua lukto por la vivteno kaj konstanta laboro por lia idealo. La eldonoj de liaj verkoj, korespondado, organizaj laboroj postulis ne nur multan tempon, energion, sed konsumis baldaŭ lian tutan materialan bazon. La okulkuracista praktikado ne alportis la esperatan lukron; de Varsovio li sola iris al provinca rusa urbeto Ĥerson en 1889, sed post sep monatoj, en 1890 jam revenis denove en Varsovion. Dum vana luktado nur liaj ŝuldoj kreskis, kaj en 1983 li transmigris kun sia familio al Grodno. Tie li iom pli bone prosperis, tamen, pro grandiĝantaj infanoj, post kvar jaroj, en 1987, denove reiris al Varsovio, kaj tie li de nun vivis ĝis vivofino, en konstanta verkado, tradukado, propagando krom sia kuracista laboro. Unu el la plej grandaj eventoj estis por li la efektiviĝo de la unua kongreso en 1905 (Boulogne-sur-Mer), kaj lia tiea partopreno. Rezulte de lia senlaca laboro, dum la unuaj 9 kongresoj Esperanto disvastiĝis en la mondo, kvankam kaj li kaj la movado devis venki enormajn malfacilaĵojn. Li konstante laboris dume krom la lingvaj kaj organizaj demandoj ankaŭ por la paco, homaranismo, revis pri homarunuigo.

Ĝuste tial estis granda bato por li la eksplodo de la Unua Mondmilito, kiam li ĝuste estis survoje al la mondkongreso en Parizo. Li devis reveturi al Varsovio tra la nordaj landoj. Lia koro jam tiam ne estis sana. Tamen, malgraŭ sia malsano, li ĝis la lasta vivspiro laboris por esperanto, ĝis sia morto la 14an de aprilo 1917.

En Siberia militkaptitejo aŭdiĝas la voĉo de juna hungara militkaptito, Julio Baghy:
La famon ne brue
Nur poste malfrue,
Simile al eĥo de mortkrio
Mallonga sciigo alportis:
"La majstro mortis".

No hay comentarios.: