02 marzo 2008

LA PATROLESTRO KAJ SUBPATROLESTRO

de Roland Phillipps.

La patrolo konsistas el 6 ĝis 8 knaboj. Ĝi estas unuo por laboro, por ludoj kaj por ĉiu alia ago pro tio estas necese, ke unu el la membroj, konsiderata de ĉiuj kiel la plej kapabla skolto, estu investata kiel patrolestro. La vorto "kapabla" ne signifas klera aŭ lerta; ĝi signifas nur ke li posedas la necesajn kapablojn por gvidi, kaj tiu ĉi kapableco estas natura kaj parte lernebla.

Oni ne eblas atendi, ke knabo ĉu perfekta aŭ ne, povos bone disvolviĝi kiel patrolestro se li ne posedas ion specialan, kiu allogas aliajn patrolanojn; kaj tio estas lia personeco. Se knabo iĝos patrolestro, konvenas ke li ne estu la plej juna. Kaj ĉi tie estas problemo pro tio, ke oni emas tro reguli kaj defini en tre absoluta maniero. Reguloj estas necesaj en skoltismo, sed oni devas permesi ankaŭ la respondecon por decidi laŭ la momento kaj cirkunstancoj.

Oni ne diras, ke 12 jarulo ne estos sukcesa aŭ eĉ pli ol 16 jarulo povos esti. Ĝenerale, skolto ne povas estri knabojn pli aĝaj ol li mem, sed malgraŭ tio, eblas havi la malon kun bonaj rezultatoj. Tio ĉi multe dependas parte de la karaktero de skoltoj kaj parte de la persona valoro de la patrolestro. Knaboj ofte ne priatendas la kapablon de pli juna skolto ĉu kapabla aŭ ne. Ili multe pli respektas la muskolojn ol la kapo.

Tiel patrolestro, kiu povas manpreni forte la manon de iu knabo por lin gratuli, estos multe pli respektata ol alia kiu dum unu horo klopodas instrui spursignojn, k.s. Do, estos multe pli bone decidi la aĝon kiam knabo konvenas ke ne plu estu patrolestro, sed eĉ tiam ne eblas respondi bone. Sperto montras ke iu patrolo progresas multe pli ol alia, kiam la patrolestro akiras respekton de liaj skoltoj. Ankaŭ sperto diras, ke skoltoj donas sian fidon pli volonte al pliaĝulo.

Oni devas konsideri, ke eĉ kelkaj monatoj da aĝ-diferenco por ili estas ja grava afero. Pli aĝa junulo juĝos de tute alia maniero la erarojn, penojn kaj sukcesojn de la pli junaj skoltoj ol tiam kiam li mem havis tian aĝon; li ne komprenos ilin. Li ne interesos same kiel ili en ludoj aŭ amuziĝoj. El ĉio ĉi oni povas konkludi, ke la pli ofta aĝo por patrolestro estas inter 14 kaj 16 jaroj. Sed indas aldoni ke "la ekscepcio konfirmas la regulon". Iu skoltestro diris: "Esence estas senti amon, alvokigxon kaj sxaton por la posteno". Ĉiuokaze, antaŭ ol la patrolestro povos plene havi la necesajn ecojn, kiujn li havos post kelkaj monatoj, gvidi patrolon estas tro grava tasko por knabo sola. Do, estas bezonata subpatrolestron. La subpatrolestro estas elektata de la patrolestro inter siaj skoltoj por helpi lin kaj anstataŭigi lin kiam la patrolestro forestas.

Estas tre grava afero ke ili du laboru tre kune, konsciante vere en siaj devoj. Tiel, trupestro kiu elektas la subpatrolestron sen demandi al la patrolestrojn, jam komencis per gravega eraro sian taskon, kio estos tre malfacila korekti poste. Trupestro povos diskuti kun la patrolestroj kiel elekti subpatrolestrojn, sed se li ne sukcesas konvinki ilin per siaj argumentoj, li ne devos uzi sian povon kaj nomigi subpatroletrojn kontraŭ ilia volo.

LA PATROL-SISTEMO (2)

de Roland Phillipps.

Ĉiokaze, mi sugestas tre speciale la patrol-sistemon, t.e., malgrandaj grupoj de knaboj sub la estrumado kaj prizorgo de unu el ili, nomata patrolestro" . Tiuj ĉi vortoj estas sur la antaŭparolo por
la Skoltestro, ĉe la komenco de la unua eldono de "Skoltismo por Knaboj" de Baden Powell, eldonita en la jaro 1908.

De tiam, multaj aferoj okazis, estante unu el ili, la multaj reeldonadoj de "Skoltismo por Knaboj". Sen la "patrol-sistemo", skoltismo ne multe diferencas el aliaj porknabaj organizoj. La ĉefa celo de la patrol-sistemo estas doni veran respondecon al pli granda nombro da knaboj. Tio ĉi kondukas al ĉiu patrolano konsideri, ke li havas precisan respondencon rilate al la ĝenerala bonfarto de sia patrolo kaj trupo. Oni devas atribui al tiu ĉi fonda ideo, la bonegajn rezultatojn, kiujn skoltismo havas.

Estas konvena starigi ĉe la komenco, ke la patrol- sistemo ne estas metodo pere de kiu oni praktikas skoltadon, sed ĝi estas la sola metodo kaj baza kondiĉo. Tiu ĉi sistemo eblas adopti pli-malpli vaste, sed tio, kio gravas estas la ekzistado de malgrandaj permanentaj grupoj. Ĉiu sub la gvidado, estrumado kaj respondeco de iu knabo nomata "patrolestro" kaj ke tiuj grupetoj estu organizitaj kiel skoltaj patroloj.