05 noviembre 2008

La Patrola Gvidado


Multaj trupestroj diras:"Mi nomunas miajn patrolestrojn kiel rekomendas B.P., sed ili ne kapablas gvidi praktike siajn patrolojn. Vere, estas mi, kiu devas fari tion". Al tiuj trupestroj oni devas simple respondi, ke la plej grava tasko de trupestro estas zorgi, ke siaj patrolestroj estu kapablaj tion fari, char la tasko de la estro estas instrui al ili la manieron lerni kiel gvidi. Teorio nur per si mem neniam inspiras respekton; sed la knabo kiu konas ghin pli bone ol siaj kamaradoj kaj kiu scias altrudi sin kiam estos tempo, agnoskas sin kapabla kaj tiel lin konsideras la ceteraj knaboj. Tio chi estas tio, kio devos esti patrolestro. Se ne ekzistas tiu chi knabo, li povas krome trejnigi lin kaj estas necese prizorgi la rimedojn por ke li akiru tiajn konitajhojn; kaj chi tio eblas fari per persona sperto, per konsiloj kaj ekzemplo, kaj per libroj. La verko metita sur la tablo estas pli efika ol tio, kion vi devas iri serchi en libraro. Ne chiuj la libroj estas chiam taùgaj por la momento.

Kiel ajn, neniu el chi tiuj konsiloj povas anstataùi iniciatemon el la trupestro nek ankaù sia takto por elekti la legajhojn pli taùgaj por siaj skoltoj. Krom la libroj, estas necese ke chiu patrolestro povas peti konsilojn de sia trupestro kaj chi tiu estas la rimedo por perfektigi sin konsiderata pli grava kaj tio dependas de li mem. Kelkaj trupestroj rezervas specialan tagon por ricevi la patrolestrojn, chu en la trupejo aù en sia propra hejmo. Ne necesas, ke la trupestro estu sur-du-pieda enciklopedio; sufichas ke li sciu kiel konsulti librojn kaj kompetentajn personojn, kaj havigante helpon el ili por pritrakti tiujn temojn, kiujn li tute ne konas kaj regas aù malbone konas. Iam bona patrolestro forgesis kiel oni faris noton kaj li ne riskis demandi pri tio al sia trupestro pro timo, ke li mokus pri li. Tiu chi, shajnas esti iom ridinda, tio ne parolos tre bone en favoro de tiu trupestro.

Finfine, la knabo lernas la arton gvidi per sperto. Oni devas eviti chiuokaze ke dum la praktikoj de skoltismo, la patrolestro kredas sin ion malsama aù tute aparte el siaj skoltoj ghis la punkto ne partopreni en ludoj kaj laboroj. En kelkaj kazoj tre rekomendindaj, la trupestro formas kun siaj patrolestroj, skoltan patrolon, en kiu la trupestro ekfukcias kiel patrolestron. Chi tio, el chiu vidpunkto, estas elstara, sed oni devas fari sen malzorgi la trupon per si mem. La plej bona afero estas organizi tendumadojn por patrolestroj aù dedichi dimanchon monate por la "alta patrola tendumo" - kiu havos ghian specialan flageton- plibonigante chi tiun per ghiaj aktivecoj kaj akirante pli grandan sperton por profiti siavice la proprajn patrolojn.

No hay comentarios.: