23 abril 2009

MAJA NUMERO DE"ESPERANTO" ELŜUTEBLAS

En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la maja numero de la revuo Esperanto.
La enhavlisto de la revuo:

* Malferme: Niaj strategiaj taskoj: informado (Barbara Pietrzak)
* 94-a Universala Kongreso de Esperanto: Kelkfacete pri la pola literaturo (Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak)
* Zamenhof-jaro 2009: La genio Zamenhof kreis lingvon ne-Eŭropan, kaŝitan sub Eŭropa masko (André Cherpillod)
* Kongresa Komuniko 3. 94-a Universala Kongreso de Esperanto.
* Estrarkunsido: ne nur zorgoj sed ankaŭ sukcesoj (Osmo Buller); IKU en Bjalistoko: kremo el 30 proponoj
* Politiko kiel ŝanco por Esperanto! (intervjuo kun Ulrich Matthias)
* Recenzoj: Donald Broadribb pri La duakanonaj libroj; Ĵak Le Puil pri Invito por vojaĝo
* István Ertl pri L’esperanto in Italia. Alla ricerca della democrazia linguistica; Ana Flora pri Ĉu kultura integriĝo en Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj
* Jorge Camacho pri El mia buduaro, Rapide pasis la temp’ kaj Prefere ne tro rigardi retro
* Laste aperis
* Aldone al la marta Kalendaro
* Ofciala informilo; E-kursoj en Istanbulo (Murat Ozdizdar)
* Turkoj loĝas en Turkujo: pri la 2-a Mezorienta Kunveno (Renato Corsetti)
* 100-jara E-klubo en la ĉeĥa Prostějov (Jaroslav Liška); Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo (Amri Wandel)
* Bunta semajno en suda Francio (Maggy Combot)

Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://reto.uea.org (unuafojaj venintoj bezonas registriĝi).

No hay comentarios.: