TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno. La aranĝo okazos en julio 2011 proksime al Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukraina Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio - sed espereble kun rekorda nombro de partoprenantoj.
La kongresejo troviĝas proksime al la Kieva akvo-rezervejo (grandega artefarita lago kun 922 km2).
17 marzo 2010
IJK-2011 okazos en Ukrainio !!
Suscribirse a:
Comentarios de la entrada
(Atom)






0 comentarios:
Publicar un comentario