25 enero 2006

ROLAND E. PHILIPPS KAJ LA PATROL-SISTEMO



La nomo de Roland E. Philipps estas honorata ĉie en la mondo kie estas konata la Skolta Movado. Roland, dua filo de Lordo St. Davids, estis junulo proksima je sia dudeka jariĝo kiam li decidis dediĉi sian vivon je la servo de tiu infanaro, kiu loĝis en la plej malriĉaj kaj popoligitaj kvartaloj en orienta Londono. Kiel Distrikta Komisaro dum la jaroj 1912-1914, li faris en tiuj ĉi areoj tre brilan laboron.
Li skribis libron titolitan " La Patrola Sistemo", necesa komplemento de tiu baza skolta verko, "Skoltismo por Knaboj" de Baden-Powell. Li mortis la 7an de julio de 1916, heroe luktante por sia lando ĉirkaŭ la rivero Somme, en Francio. Li postlasis la domon numeron 29a en la strato Stepney Green, por la uzo favore al la Skoltoj el Orienta Londono.
Nuntempe, tiu konstruaĵo estas propietaĵo de Brita Skolta Asocio kaj samtempe estas la oficejo de tiu londona areo, kaj gastejo por la britaj kaj eksterlandaj skoltoj, kaj ia speco de memoriga monumento en lia nomo: tra la tuta mondo oni konas ĝin kiel la Roland House (Roland Domo). En unu el ĝiaj subteroj, oni konstruis kapelon kun stragna beleco, kie troviĝas la bordonon kaj ŝultrajn knotojn uzitaj de Roland Philipps kiam estis simpla skolto, same kiel liaj ordenoj kaj spado. Sur la Milita Kruĉo, kiun li gajnis en la batalkampo, brulas la eternan "Memorigan Lampon".


ANTAŬPAROLO DE BADEN-POWELL

Rolland Phillips skribis al mi ekde la batalkampo priskribante bombadon en kiu li havis gravan funkcion, kaj akcidente menciis lian grandan ŝaton pro esti vundita en tri lokoj, kaj la tri vundoj faris al li memorigi la tri punktojn el la Skolta Promeso.
Li vizitis min dun kelkajn tagojn kun la ideo resanigi el siajn vundoj sen iri al la malsanulejo, timante ke, se oni estus tie, li povus perdi la venontan batalon. Kaj tiel estis kiel li impresis min pro liaj karakteroj:
1.- Ke la Skolta Spirito estis la ĉefa forto, kiun donis al li egan energion kaj akutecon por igi lin sekvanto de la Skoltaj idealoj.
2.- La persona trejnado dum la skoltaj aktivecoj, donis al li ekzemplon praktikan por sekvi al la aliaj skoltoj.
3.- La frata helpemo praktikata en ĉiu knabo, sen ia ajn zorgo pri lia klaso, parolis al li pri koopera spirito krom tiu individua.
Li estis viva ekzemplo de tiuj ĉi tri direktoj en ĉi tiuj tri principoj enhavataj en la Skolta Promeso,t.e., la spirito de devo je Dio, persona submeto al la Skolta Leĝo, kaj la frata devo al proksimulo.
Roland Philipps estis junulo kiu lasis nin, sed jam lia personeco kaj ekzemplo influadis en grandnombro de knaboj, kaj li influadis al ili, ke la skolta spirito estas la ĉefa kaj esenca forto por fari bonan skoltan laboron. Tial, ĉi tiu eldonaĵo estas la plej bona ebla memorigo, kiun povas fari nia Frataro por omaĝi lin. Per tio, li vivas en niaj koroj kaj parolas al niaj mensoj, lia spirito sekvos inter ni por helpi al ni en nia laboro kaj antaeŭnirado.
Multaj Trupestroj kaj personoj fremdaj, oni ne realigas unuavide la profiton, kiun oni povas akiri per la aplikado de la "Patrol-sistemo". Tiu ĉi konsistas en trejnigi la skoltojn en daŭraj malgrandaj grupoj, sub la estrumado de unu el ili kiu devenas la Patrolestron. Por atingi la plej bonaj rezultatoj, estas bezonate doni la tutan respondecon al la Patrolestro. Se oni malgrandigas tiun ĉi respondecon, la rezultoj ankaŭ estos multe pli malbonaj. Sed, se la Trupestro scias kiel servi sin el la Patrolestroj, oni povas eviti malagrablaĵojn kaj perdon de tempo. Tamen, la celo de tiu ĉi sistemo, ne estas eviti malagrablaĵojn al la Trupestro, sed doni respondecon al la knabo. Tiu ĉi estas la plej bona maniero por formi lian karakteron.
Ofte okazas, ke tiu knabo kiu havas pli da emon, estas agnoskata de la ceteraj, almenaŭ silente, kiel estro por liaj kunuloj. Aplikante tiun ĉi sistemon, sendube oni atingos pli bonajn rezultatojn. La Trupestro diros la celon, kaj la patroloj oni stimulos sin por atingi ilin, kio helpos por disvolvi valorajn ecojn.
La Unua Mondmilito (1914-1918) donis al la Patrolestroj eblecon, kiun multaj estroj sciis okupi. La Trupestroj devis forlasi la trupojn pro tio, ke ili devis servi la Patrujon , kaj en multaj lokoj kaj urboj la Patrolestroj konstituis sin kiel Honoraj Kortumoj por estrumi la Trupon dum la foresto de la Trupestroj; en plejmulton el la trupoj, la Patrolestroj scipovis bone trejnigi la knabojn, faris ilin progesi kaj donis gravajn servojn dum urĝaj cirkunstancoj al la publiko.
Mi ĉiam konsideris la Patrolon kiel la baza unuo de nia organizaĵo, kaj ekde la komenco de la Milito, la patroloj montris ke oni povas vere fidi je ili por plenumado de devoj.
Mi petas al vi, Patrolestroj, trejnigi la estontecon de viaj patroloj tute solaj; tiel vi povos pli bone okupiĝi pri viaj skoltoj kaj fari el ili kuraĝaj knaboj. Nenio servas havi en la patrolo unu aŭ du admirindaj knaboj kaj la ceteraj knaboj ja aĉaj kaj senvaloraj. Kio necesas, estas igi ĉiujn ilin plialtigi la nivelon je konvena loko. Por sukcesi en tio ĉi esence estas ke vi prediku per via ekzemplo; kion vi faros, oni ankaŭ faros viajn knabojn. Montru ilin, ke vi scias obei ordonojn, ĉu buŝaj, ĉu skribitaj; kaj ke vi plenumas ilin ĉu la trupestro ĉeestos aŭ ne. Montru ilin ke vi scipovas akiri lertecajn insignojn kaj la knaboj sekvos viajn konsilojn multe pli bone ol pere de eternaj paroladoj aŭ brilaj prelegoj. "Memoru ke via tasko estas gvidi kaj ne puŝi kaj multe malpli peli viajn skoltojn."

Baden-Powell

No hay comentarios.: