25 agosto 2008

KIAM GVIDOS LA PATROLESTRO?


La respondo estas facila: Ĉiam! La patrolestro devas gvidi la ludojn kiel "teamkapitano", la laborojn, la amuziĝojn kaj ĉiam kiam estu ebla, la instruadon kaj trejniĝon. Li prezidos la "patrol-konsilon", la elirojn kaj ekskursojn kaj... ĉiu aktiveco. Bona trupestro malofte gvidas la tutan trupon kune. Li donas ordonojn kaj kunordigas la patrolestrojn kaj ĉi tiuj, kun siaj patroloj, plenumos ilin. Oni ne devas pensi ke la aŭtoritateco malgrandiĝas kiam oni scias perdi la aŭtoritatan tonon, "metante manojn" en la taskon kiam estas necese. Male, aŭtoritateco pligrandiĝas.

Por gvidi oni bezonas flekseblecon kaj bonan takton. Antaŭ pretendulo kiu kreas scii ĉion, oni devas esti kategora kaj malmilda. Antaŭ apatiulo, kiu nenion scias, nek deziras eliri el sia apatio, aŭ nehavi iniciatemon por movi fingron sen ke iu ordonu tion al li, oni devas esti energia sen esti agresema, animigi lin kaj vekigi lin kun inteligenteco. Tia knabo obeas nur kiam la estro rigardas lin. Alia knabo bezonas ke oni ekspliku ĉion punkto laŭ punkto, la taskon, kion oni faros. Aliu tria, kredas ke oni faros ĝin de alia maniero. Se oni stumblas kun "piedmodulo" (novico) timida ĉiam pensante pri venontaj eraroj, oni devas forpreni tiun timon. Sed male, se oni temas pri iniciatema knabo, oni povas fidi mision kaj lasi lin trankvile donante al li plenan liberecon por disvolvi ĝin per si mem. Estas kelkaj personoj, kiuj ŝatas labori solaj kaj aliaj preferas, ke la tasko estu dividita. La patrolestroj devos adapti la ordonojn ĉar por ĉiu knabo, li devos ekspliki tiel, ke li sukcesu igi sin obei de unuj kaj aliaj. Sed por ĉiuj oni bezonas "paciencon". Vere ĉio ĉi estas io malfacila, sed oni lernas per la sperto kaj praktiko. Pli poste, la patrolestro estimos sian patrolon ĉar li lernos, dum lia gvidado, multon el la socia vivo. Ĉar, funde, la patrolo estas malgranda fabriko, eta oficejo, kaj metiejo de la komunumo el kiu li partoprenos dum sia vivo kaj al kio eble iam devos gvidi.

Resume, reprezentiĝo je malgranda nivelo pri la komunumoj inter kiuj baldaŭ li devos disvolviĝi. Ordo estos granda eco por bone gvidi. La patrolestro kiu perdas sian tempon serĉante krajonojn aŭ pecon da ŝnuro, malpligrandiĝas sian kapablon por utila laboro. Oni observis ke la ĉambroj el la plej bonaj patrolestroj, kiuj mi konis, estas ekzemplo pri ordo kaj pureco. En ĉi tio kaj en ĉio, patrolestro devas esti ekzemplo. La sola maniero por ordigi ĉion, kion rilatas al patrolo, konsistas en la uzado de "Patrola Kajero". Ĉi tiu devas esti sufiĉe malgranda por ebligi ĝian kunportadon poŝe kaj kun la necesaj folioj por enhavi ĉion necesan. Sur ĝi oni portos ĉiajn patrolajn paperaĵojn je la minimuma grandeco. Bona kajero estas netaksebla trezoro, kies perdo ekestos vera malbonŝanco. Kiam ĝi ne plu uzeblas, la patrolo konservos ĝin elkore en ĝia arkivo. Nepra kondiĉo por gvidi bonan patrolon, estas koni ĝis oste viajn kunulojn. Por tio ne sufiĉas la trupajn renkontiĝojn kaj ekskursojn. Ekzistas bonegaj knaboj kiam ili uzas uniformojn, sed estas ne elteneblaj kaj fivortumaj en siaj hejmoj, lerneje, metieje aŭ oficeje.

La trup- kaj patrolestroj devos scii kie laboras ĉiuj el siaj skoltoj kaj konatiĝi siajn gepatrojn, gajnante ilian fidon kaj montrante al ili la veran valoron de skoltismo. Kaj sendube la estroj devas ekkoni la impresojn el la oficejestroj kaj instruistoj kie la knaboj laboras aŭ studas. Tio ĉi monstros al ili multajn aferojn pri la knaboj kiam ili ne partoprenas en la patrolo, ni povus diri, en sia privata vivo. Ankaŭ tio pligrandiĝos la prestiĝo de la patrolestro antaŭ lia patrolo se li sekvas disvolvante liajn konojn, lertecojn, iniciatemon kaj proprajn ideojn kaj rimedojn ĉiumomente, kio estas tre bone konsiderata de liaj skoltoj. Por povi gvidi adekvate, estas necese scii obei, koni skoltismon, esti pacienca kaj havi takton, esti orda kaj konatiĝi persone kaj tre diligente tiujn, kiujn li estras aŭ gvidas.

No hay comentarios.: