Averto -La vivo estas malfacile komprenebla -
La ĝermo de skoltado kuŝas en la bura milito, en Sud-Afriko. Tie dum la sieĝo de la urbo Mafeking la oficiro Baden Powell uzis la helpon de knaboj.
Knaboj ja ŝatas aventurojn. Kiam mi promenis en arbaro kun nepo, li daŭre vokis: jan mallarĝa vojeto, tiun ni eniru. Ni serĉas aventurojn ĉu ? Kaj daŭre li estis okupata per la konstruado de sekretaj kabanoj kaj kavernoj.
En Britio estis malmultaj okazoj por aventuroj, certe ne por la plej granda parto de la junularo. Ili enuis - kaj vi ja scias ke enuo kondukas al mabonaj aferoj.
La libro eldoniĝis en apartaj kajeroj, kaj en ĉiu estis unu " Rakonto ĉe la tendarfajro" - kiu instruis al la knaboj por serĉi aventurojn en la libera naturo. Kiel oni povas vivi eksterdome, kiel oni povas kuiri sur fajro, kiujn plantojn oni povas manĝi. Kiel spioni bestojn kaj kiel tresti sana.
Jam baldaŭ grupoj de knaboj kolektiĝis en rondoj, kiuj klopodis vivi laŭ la indikojn de la libro. Plenkreskuloj helpis ilin, kaj iomete klopodis gvidi ilin.
En 1908 okazis la unua skolta kunveno, granda tendaro en Brownsea Island. La skolta movado naskiĝis.
Baza ideo estis la eksterdoma vivo - tio ne povas okazi en luksaj vestoj. Krome: ĉiuj membroj de skoltado estas egalaj, ne gravas la socia tavolo al kiu iu apartenas, nur validas la karaktero. Jen la bazo de la uniformo, kiu do tute ne havis ian militistan celon.
Slogano de la movado estis: Estu Preta - por helpi aliajn homojn. Por tio oni inventis la fak-insignojn. Per ili vi ĉiam sciis kiu povis plej bone doni la necesan helpon. Poste la sistemo tamen ofte degeneris ĝis ia konkurenca batalo kolekti kiom eble plej multaj de tiaj insignoj...
Alia baza ideo estis la vera demokracio: la knaboj kolektiĝis en grupoj de 6-8, kiu mem decidis pri la aktivecoj. Plenkreska estro nur devis helpi kaj gvidi, por kiel eble plej bone realigi la intencojn de la knaboj. Sed.. malfeliĉe ofte eks-oficiroj akceptis tiun taskon kaj enkondukis sistemon de mlitista ekzercado.
Tamen la knaboj ŝatis la sistemon, kaj la ludo disvastiĝis tra la tuta mondo. Jam baldaŭ ekzistas la tutmonda frataro de skoltoj - kaj flanke de ĝi simila movado por knabinoj.
La sistemo montriĝis tre utila eksterlerneja edukilo. Tial poste diversaj organizoj por junuloj uzis similajn sistemojn. En nia lando tio estis
La unua internacia skolta rondo estis
En la jaro 1920 oni decidis partopreni al la unu monda ĵambreo, kiu okzis en la vitraj konstruaĵoj de Olympia en Londono.
Fiere la protokolo mencias la oni luis tendon, en kiu eĉ estis elektrika lumo. Post tio la mondaj ĵamboreoj okazis ĉiu kvara jaro, kun kelkaj esceptoj pri militoj.
Baldaŭ
Subite venis ŝanĝo en la jaro 1964 - kaj la kaŭzo de tio estas nekonata. Tamen certe la nova ĝenerala sekretario ludis rolon en ĝi. Li, Laszlo Naghy, estis usonano, de hungara deveno, kiu loĝis en Svisio. La internacia kunveno de skoltestroj (La skolta universala Kongreso oni povus diri) agnoskis la valoron de la internacia lingvo por la tutmonda frataro, sed decidis " ne fari pliajn agojn...."
No hay comentarios.:
Publicar un comentario